
[ English | Esperanto | Interlingua | Nordien ]
|
Ninĵo kostumita kiel komerculo. |
Je la jaro 1972, la Ninĵa influo je la Orienta Marbordo jam atingis monumentajn proporciojn. Ninĵoj, per iliaj ombraj sekretoj kaj ĉarmaj teknikoj, gajnis preskaŭ plenan regadon de la infrastruktro de la Orienta marbordo. Eĉ nun, Ninĵa fortecoj plistreĉas ilian strangolholdon al ĉefaj firmaoj, registaroj, kaj lernaj sistemoj; Ninĵutson lernigas kiel deviga kurso dum gradaj K al 7a, je la aŭspicioj de Fizika Edukado. |
|
Lokaj politikistoj jam falis je ilia malbonega regado, kaj kunsortas kun ili por teni ilin influon sekreta; Urbestro Ĝuliani de Novjorko diris: «Foriru el mia vizaĝ', ne estas kia kiel Ninĵoj!» kaj poste strikis la demandinton per paro de nunchakoj kaŝantaj en sia kompleta jaketo. Kiam aldemandita, Strom Thurmond rimarkis: «Mi ne memoras...AAK», kaj mortis, dum razilakra ŝurikeno enfiksiĝis en lian keston, ĵetita de Ninĵa mortiganto sendita por protekti ilian ombran sekreton. |
Ŝuriken-svinganta Ninĵo. |
|
Tipa tibeta jako. |
Samtempe, en Kalifornio, politikistoj rifuzis ke la minaco de Ninĵa infestio en Kalifornio ekzistis. Gubernatoro Pit Ŭilson estas riportita diri, je majo 1983: «La tago Ninĵoj invadas Kalifornion estas la tago jakoj frapdancas en la kalsono de mia panjo.» Nu, zorgu, Patrino Ŭilson! P.A.N.I.K.O! povis konvinki eksninĵon doni al ni intervjuon. Li diris al nin, ke Ninĵojn lernigas de la tago kiam ili povas marŝi; li lernis svingi glavon je la aĝo de ses kaj unue mortigis viron je dek unu. Post la aĝo de dudek unu, lia Ninĵa kariero regresis ĉar li lasis viktimon rigardi sian vizaĝon; ĉi tio estas malpermesata inter la Ninĵoj, kaj liaj kamaradoj klopodis morti lin. Li eskapis heroe, kaj venis al ni esperante por memgajno kaj preni venĝon al ili. Kvankam ni prenis ĉiun antesingardon, Ninĵaj militistoj povis enfiltri nian studion kaj ataki kaj mortigi lin. Ni povis reakiri la filmon nur post intensa serĉo tra la brulitaj restoj de nia filmstudio. En Konkord, Kalifornio, Ninĵa trejnejo malferme funkcias kaj aktive okupiĝas je la korupteco de la Kalifornia junaro. P.A.N.I.K.O! iris kaŝite por eksponi la abomenajn metodojn uzatajn de ĉi tiuj bestiaj taskmastroj. |
|
Unu el la plej insidaj intrigoj de la Ninĵoj estas la propagando entenanta en la televida programo «Junaj Mutantaj Ninĵaj Testudoj.» Je tre juna aĝo, oni bombardas Kalifornianojn per imaĝoj montrantaj la Junaj Mutantaj Ninĵaj Testudoj kiel «bonaj Ninĵoj» kiu batas kontraŭ malboneco kaj korupteco en Novjorko. Fakte, ne estas tia kia bona Ninĵo! Ninĵoj estas bredita kaj edukita por mortigi senkompate kaj plezure. |
Ĉu tiu ĉi estas «bona Ninĵo»? |
|
Adolf Hitler, Ninĵa mastromenso. |
Ninĵoj de ĉiuj naciecoj jam kunbandiĝis por krei la Unuiĝintajn Ninĵojn, kun la celo faligi ĉiujn registarojn sur la Tero kaj regi la globon. Kiam oni aŭdas homojn dirante pri «nigraj UN helikopteroj», ili vere diras pri la baldaŭvenonta Ninĵa invadarmeo! Freŝa esplorado montris, ke Adolf Hitler vere estis Ninĵo mastromensanta antaŭan Ninĵan klpodon por terosuperpreno, kio klarigas kial la Germanaj kaj la Japanaj estis je la meman flankon dum la Dua Mondmilito. Apud ruzado, iluzio, kaj la kapableco mortigi instante kaj eĉ senvidite, la plej potenca armilo de la Ninĵoj estas la timo. Se ili timigas nin je malagado, ili regos nin, kaj ni estos sole peonoj en iliaj fimalbonaj intrigoj. Je la alia mano, se ni restrikas sen timo, ni povas nuligi la Ninĵan danĝeron kaj dormi pace ĉiunokte, sciante ke niajn infanojn ne prenos Ninĵoj kuŝantaj malantaŭ rubujoj dum la vojo al lernejo, kaj ke niaj aŭtomobiloj ne entenos Ninĵajn mortigistojn en la malantaŭa benko. |
Ĉu tio ĉi ŝajnas bonkonata? |
Se vi respondis «jes» al du aŭ pli de ĉi tiuj demandoj, la homo estas probable Ninĵo. Ne klopodu alfronti la Ninĵo sole, sed mi petas kontaktu aŭtoritatulojn tuj!
Pripagita de Personoj Atakintaj la Ninĵan Infestion de la Kalifornia Okcidento.
|
|
|